Andromedo (konstelacio)
El Vikipedio
Andromedo | |
---|---|
Latina nomo | Andromeda (genitiva Andromedae) |
Mallongigo | And |
Imagata bildo | |
Observaj datumoj (Epoko 1875.0) |
|
Rektascensio | 22h 52m 0s ... 2h 31m 0s |
Deklinacio | 21° 0' 0" ... 52° 30' 0" |
Areo | 722 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 19 |
Najbaraj konstelacioj | Perseo, Kasiopeo, Lacerto, Pegazo, Fiŝoj, Triangulo |
Enhavo | |
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 3 |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 2,1 |
Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -69° ... 90° |
Latitudoj de plena videbleco | -38° ... 90° |
Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Novembro |
Historio | |
Unua priskribo | Ptolemeo |
Jaro de unua priskribo | |
Verko, en kiu ĝi estis priskribita | |
Postaj ŝanĝoj |
Andromedo estas unu inter la 88 konstelacioj de tera ĉiela mapo.
Ĝi enhavas la Andromedan Galaksion (M 31), la trian plej proksiman galaksion al nia propra (Lakta vojo), post la Magelanaj Nuboj.
Andromedo konsistas el kvar steloj, kiuj preskaŭ situas sur rekta linio. La plej brila, α Andromedae, nomiĝas ankaŭ Alferaco aŭ Siraho; ĝi havas magnitudon de 2,1 kaj situas ĉe la okcidenta ekstremo de la linio, lime al konstelacio Pegazo. Iam ĝi estis atribuata al tiu konstelacio kiel δ Pegasi aŭ "ŝultro de la ĉevalo". Direkte al oriento sekvas la steloj δ, β (Miraĥ) kaj γ (Almaĥ), kiu en teleskopo aperas kiel pluropa stelo.
Ĉe la ne tre brila stelo υ (ipsilono) oni konstatis tri planedojn, kiuj havas masojn de 4,61, 2,11 kaj 0,71 jupiteraj masoj. Iom norde de β troviĝas stelo μ, kaj transe de ĝi, proksimume je la duobla distanco al β, troviĝas la Andromeda galaksio. Por ĝin vidi sen iloj necesas tre favoraj kondiĉoj.
[redakti] Mitologio
En la greka mitologio Andromeda estis princidino kondamnita esti oferita al mara monstro. Heroo Perseo, pri kiu memorigas alia konstelacio, savis ŝin. Aliaj konstelacioj, kiuj rilatas al tiu legendo, estas Pegazo (la ĉevalo de Perseo) kaj la gepatroj de Andromedo, Kasiopeo kaj Cefeo.