Alexander von Humboldt
El Vikipedio
Friedrich Wilhelm Heinrich Alexander Freiherr von HUMBOLDT (14-a de septembro 1769, Berlino † 6-a de majo 1859 samloke) estis germana sciencisto.
Kune kun sia frato Wilhelm von Humboldt [VILhelm fon HUMbolt] li studis unue en Frankfurt an der Oder kaj poste en Göttingen. Ekde la jaro 1790 la fratoj iras apartajn vojojn. Alexander daŭrigas siajn studojn en la Handelsakademie (= Komerca Akademio) en Hamburgo kaj en Bergakademie (=Minakademio) en Freiberg.
1792 Alexander von Humboldt fariĝas asesoro en minista departamento, sed lia forta intereso pri natursciencoj igis lin forlasi tiun ĉi postenon. La jarojn inter 1799 kaj 1804 li kune kun Aimé Bonplant pasigis kiel esploristo en Latinameriko. Li tie inter alie modernigis geografiajn mapojn kaj esploris lokajn plantojn. La rezultoj de tiu vojaĝo poste estis fiksitaj en 34-voluma verkaro.
En 1805 li doktoriĝis en la Universitato de Frankfurt/Oder kaj fariĝis membro de la prusa Akademio de Sciencoj. En 1829 Humboldt vojaĝis al Rusio/Siberio. Li esploris la Kaspian Maron, la kemian staton de la akvo kaj lokajn fiŝojn. En 1844 aperis lia verko "Central Asien" (Centra Azio).
Humboldt daŭre prelegis kaj verkis. Lia plej fama verko estis la 5-voluma fizika priskribo de la mondo "Kosmos", eldonita inter 1845 kaj 1862. Cetere li ne nur okupiĝis pri natursciencoj, sed ankaŭ aktive partoprenis la politikan vivon en siaj loĝlokoj.
Je la 6-a de majo 1859 Alexander von Humboldt mortis en Berlino.
[redakti] Vidu ankaŭ jenon:
[redakti] Eksteraj ligiloj
- http://www.avh.de/en/index.htm
- http://www.hu-berlin.de
- Alexander von Hulboldt en Kolombio ← Partoj de lia taglibro tradukita en la hispanan lingvon, skanita en PDF.