Ekvatoro
El Vikipedio
Astroscienco > Ekvatoro < Geografio
La ekvatoro de Tero estas imaga ronda linio, egaldistanca al la norda kaj suda polusoj, kiu dividas la tersurfacon en nordan kaj sudan duonsferojn (kiuj estas nomataj ankaŭ hemisferoj). Ĝi kuŝas en ebeno orta al la rotacia akso de Tero kaj trapasanta la tercentron. La ekvatoro estas 40 075.7 kilometrojn longa. Sur la ekvatorlinio tago kaj nokto estas egale longaj.
[redakti] Vidu ankaŭ jenon:
- Tropiko de Kaprikorno (suda tropiko)
- Tropiko de Kankro (norda tropiko)
- Polusa cirklo
- Termika ekvatoro
- Magneta ekvatoro
- Ĉielekvatoro