Augusto César Sandino
El Vikipedio
Augusto César Sandino (18-a de majo 1895 – 21-a de februaro 1934) estis la ĉefo de nacia movado en Nikaragvo kontraŭ la interveno de Usono. Li donas nomon al la revolucia nikaragva movado sandinismo.
[redakti] Biografio
Li naskiĝis, kun la origina nomo Augusto Nicolás Calderón Sandino, en la vilaĝo de Niquinohomo (departemento de Masaya), kiel filo nelegitma de kultivisto de kafo kaj unu el liaj salajrulinoj.
En julio de 1912, 17-jara, li ĉeestas la sangan intervenon de la usonaj trupoj en Nikaragvo, por favori prezidenton Adolfo Díaz.
En 1921 li vundas la filon de konservativa gvidanto, kaj devas forlasi la landon. Li laboras en Honduraso, Gvatemalo kaj Meksikio.
En tiu ĉi lando li prenas kontakton kun diversaj grupoj revoluciaj, kaj fariĝas arda batalanto kontraŭ la imperiismo kaj la usona okupado de lia lando.´
Sandino revenas al Nikaragvo je la 10-a de junio de 1926. Li partoprenas la civilan militon inter konservativaj kaj liberaluloj, kaj prenas partion favore al tiuj ĉi lastaj. En 1927 lia lukto prenas kontraŭimperiisman profilon, kaj kun grupo da sekvantoj, li komencas la batalon en la montaroj de la nordo de Nikaragvo. kontraŭ la usonaj trupoj.
Kiam tiuj ĉi lastaj forlasis Nikaragvon, li komencis interkonsenti por reveni al paca kunvivado. Tamen, la 21-an de februaro de 1934, li estas embuskita kaj perfide murdita fare de trupoj de la ĵus kreita Nacia Gvardio, trejnita de Usono, kiu estis sub la komando de la generalo Anastasio Somoza García.
Somoza baldaŭ fariĝos la ĉefa gvidanto de la lando, kaj kreos dinastion de prezidentoj. Lian filon elpelos el la lando en 1979 revolucia movado kiu nomiĝas "Sandinista Fronto de Nacia Liberiĝo".