Alexandra David-Néel
El Vikipedio
Alexandra David-Néel Aleksandra David NEel | |
---|---|
Louise Eugénie Alexandrine Marie David (adoleskanta) | |
Naskiĝo | 24-an de oktobro 1868 Saint-Mandé (Val-de-Marne) francio |
Morto | 8-an de septembro 1969 Digne (Alpes-de-Haute-Provence) |
Vidu ankaŭ biografian portalon |
Louise Eugénie Alexandrine Marie DAVID, pli konata laŭ sia verkista nomo Alexandra DAVID-NÉEL (naskiĝis la 24-an de oktobro 1868 en Saint-Mandé, Val-de-Marne, Francio; mortis la 8-an de septembro 1969 en Digne, Alpes-de-Haute-Provence) havis kaj la francan kaj la belgan naciecon kaj estis orientistino, opera kantistino, ĵurnalistino, verkistino kaj eksploristino.
Ŝi vivis ĝis 101-jaraĝa kaj estas tutmonda konata kiel la unua eŭropdevena virino, kiu vojaĝis en 1924 al Lasao en Tibeto Ŝiaj aventuroj kaj kuraĝo estis publikigata dum la 1920-aj jaroj kaj tiel ege kontribuis al ŝia tutmonda konatiĝo.
[redakti] Verkoj
Ĉiuj ŝiaj verkoj estas origine verkitaj en la franca lingvo
- 1898 : Pour la vie (por la vivo - pripensoj pri sociaj faktoj); eldonaĵo « Les Nuits Rouges »
- 1906 : Le féminisme rationnel (racia feminismo)
- 1911 : le Bouddhisme du Bouddha (budhismo de budho); Éditions du Rocher
- 1927 : Voyage d'une Parisienne à Lhassa (vojaĝo de parizanino al Lasao); Plon
- 1929 : Mystiques et magiciens du Tibet (mistikuloj kaj magiistoj en Tibeto); Plon
- 1930 : Initiations lamaïques (lamaaj inicoj); Pygmalion
- 1931 : la Vie surhumaine de Guésar de Ling : L'Iliade des Tibétains (la superhumana vivo de Guésar de Ling: Iliado de tibetanoj); Éditions du Rocher - kunlabore kun Lamao Yongden
- 1933 : Au pays des brigands-gentilshommes (en la lando de rabisto-ĝentiluloj); Plon
- 1935 : le Lama au cinq sagesses (la lamao kvinoble saĝa); Plon
- 1938 : Magie d'amour et magie noire (porama kaj nigra magioj); Plon
- 1939 : Buddhism: Its Doctrines and Its Methods (budhismo: ĝiaj doktrinoj kaj metodoj); eldonisto nekonata
- 1940 : Sous des nuées d'orage (sub ŝtormonuboj); Plon
- 1949 : Au cœur des Himalayas : le Népal (kore de Himalajo: Nepalo); Pygmalion
- 1951 : Astavakra Gita - reeldonita (dato nekonata) en ununura volumo « Astavakra Gita - Avadhuta Gita, poèmes sanscrits védantins »; Éditions du Rocher
- 1951 : les Enseignements secrets des bouddhistes tibétains (sekretaj instruoj de tibetaj budhistoj); Pygmalion
- 1951 : l'Inde hier, aujourd'hui, demain (Hindio, hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ)
- 1952 : Textes tibétains inédits (neeldonitaj tibetaj tekstoj); Pygmalion
- 1953 : le Vieŭ Tibet face à la Chine nouvelle (malnova Tibeto fronte al nova Ĉinio); Plon
- 1954 : la Puissance du néant (povo de neo), romano de Lamao Yongden, tradukita kaj kun notoj de A. D.-N.; Plon
- Grammaire de la langue tibétaine parlée (gramatiko de la tibeta parola lingva)
- 1958 : Avadhuta Gita - reeldonita (dato nekonata) en ununura volumo « Astavakra Gita - Avadhuta Gita, poèmes sanscrits védantins »; Éditions du Rocher
- 1958 : la Connaissance transcendante (transcenda kono); Pygmalion
- 1961 : Immortalité et réincarnation (senmorteco kaj reenkarniĝo); Éditions du Rocher
- l'Inde où j'ai vécu (Hindio, kie mi vivis); Plon
- 1964 : Quarante siècles d'expansion chinoise (kvardek jarcentoj da ĉina ekspansio); Plon
- 1970 : En Chine - l'Amour universel et l'Individualisme intégral (en Ĉinio - universala amo kaj integra individualismo); Plon - postmorta eldono
- 1972 : Sortilèges du mystère (); Plon - postmorta eldono
- 1975 : Vivre au Tibet : cuisine, traditions et images (vivo en Tibeto: kuirarto, tradicioj kaj bildoj); Robert Morel éditeur, Apt - postmorta eldono
- 2000 : Correspondance avec son mari, édition intégrale 1904-1941 (korespondo kun ŝia edzo, integrala eldono 1904-1941); Plon, postmorta eldono el la du volumoj antaŭe publikigitaj :
[redakti] Eksteraj ligiloj
Portalo Literaturo - Ĉiuj artikoloj de Vikipedio pri literaturo. |